Es gibt Leben auf der Erde|Ekzistas vivo sur Tero!
Im Hochtal von Nordtitanien ist vor ein paar Tagen ein aussertitanisches Artefakt gefunden worden! Einige Wanderer aus Titania Stadt, welche im Hochtal von Nordtitanien unterwegs waren, sahen plötzlich, wie ein seltsames rundes Objekt an einem Fallschirm vom Himmel fiel und langsam zu Boden schwebte. Nach einem langen Marsch erreichten sie am nächsten Morgen die Ebene, auf der dieses seltsame Objekt gelandet war.
En la altvalo de Nordtianio antaŭ kelkaj tagoj estis trovita ekstertitana artfaritaĵo. Kelkaj migrantoj el Titan-Urbo, kiuj survojis en la Altvalo de Nordtitanio, vidis subite strangan rondan objekton, kiu falis de la ĉielo pendante de paraŝuto kaj ŝvebis malrapide planken. Post longa marŝo ili atingis venontmatene la ebenaĵon, sur kiu altitaniĝis la stranga objekto.
Die Wandergruppe nährte sich dem Objekt, das in seiner schildkrötenähnlichen Form durchaus dem Körper eines Titaniers hätte nachempfunden sein können und etwa die Grösse eines ausgewachsenen Mannes hatte. Auf dem Rücken des Objekts ragten zwei seltsame Stachel in die Höhe und in der Mittebefand sich ein zylinderförmiger Aufbau und dahinter ein kleiner Kubus. Am Rand des Rückenpanzers befanden sich drei Ösen an denen Seile befestigt waren, die das Objekt mit dem nun am Boden liegenden Fallschirm verbanden. Auf der Unterseite des Objektes befand sin eine Lichtquelle. Das seltsam glänzende Material war den Titaniern völlig unbekannt. Die Lebewesen, die dieses Artefakt gebaut hatten, müssen über eine Technik verfügen, die allem, was auf Titan bekannt ist, um Jahrtausende voraus ist! Piotro, der Anführer der Wandergruppe, fertigte eine Zeichnung des Objekts an. Mit einem Messer schnitt er ein Stück vom seltsamen Stoff des Fallschirms ab, dann machte sich die Gruppe auf den Rückweg nach Titanien-Stadt.
La migrantaro alproksimiĝis al la objekto, kies testuda formo ja tre similis la korpon de titanano kaj havis proksimume la grandecon de plenkreska viro. Sur la dorso de la objekto situis du kornoj kaj en la mezo cilindro kaj malantaŭ ĝi kubo. Sur la rando de la dorsa kiraso troviĝis tri ringoj, en kiuj estis fiksitaj ŝnuregoj, kiuj ligis la objekton al la paraŝuto kuŝanta surplanke. Je la suba flanko de la objekto troviĝis lumfonto. La strange brilanta materialo estis absolute fremda al la titananoj. La estaĵoj, kiuj konstruis tiun-ĉi artobjekton, devas posedi teknikon, kiu jarmilojn antaŭas la teknikon konatan sur Titano. Piotro, la gvidanto de la migrantaro, faris desgnon de la objekto. Per tranĉilo li fortranĉis pecon de la paraŝuto, tiam la grupo ekiris la hejmvojon al Titan-Urbo.
Nach seiner Ankunft in Titanien Stadt eilte Piotro in den Palast und liess das Stück Fallschirmstoff dem König überbringen. Am nächsten Morgen wurden Piotro und die anderen Mitglieder der Wandergruppe in den Palast gebeten, wo der König inzwischen die Wissenschaftler des Reiches hatte versammeln lassen. Piotro und seine Begleiter schilderten den Fund und der König beschloss, dass eine Expedition zur Bergung des Artefakts ins Hochtal von Nordtitanien entsendet werde.
Post sia alvenono en Titan-Urbo Piotro rapidis al la palaco kaj transdonigis la pecon da paraŝutotuko al la reĝo. Venontmatene Piotro kaj la aliaj membroj de la migrantogrupo estis vokitaj al la palaco, kie la reĝo intertempe kunvenigis la sciencistojn de la imperio. Piotro kaj liaj akompanantoj priskribis la trovaĵon kaj la reĝo decidis sendi ekspedicion por la savo de la artfaritaĵo al la Altvalo de Nordtitanio.
Am nächsten Abend startete die Expedition. Die Landestelle lag in einem unwegsamen steinigen Gebiet weit ab von der Zivilisation und der nächsten Strasse, weshalb eine gute Ausrüstung erforderlich war. Der Tross bestand aus einem von sechs starken Lastpanzerechsen gezogener Eiswagen, zehn Reitersoldaten auf Panzerechsen und vierzig Fusssoldaten der königlichen Garde sowie einem mit Messgeräten vollgepackten Wagen und einem Bergungsteam der königlichen Akademie der Wissenschaften. Nach einem dreitägigen Marsch gelangte der Tross in das Nordtitanische Hochtal und erreichte das Artefakt. Die Soldaten hoben das Gerät auf den Eiswagen und danach machte sich der Tross auf den beschwerlichen Abstieg.
Venontvespere la ekspedicio ekis. La altitaniĝejo troviĝis en senvoja ŝtona regiono fore de la civilizo kaj de la plej proksima vojo, kial bona ekipaĵo necesis. La sekvantaro kaj ekipaĵo konsistis el glaciĉaro tirata de ses fortaj ŝarĝkiraslacertoj, dek rajdsoldatoj sur kiraslacertoj kaj 40 piedsoldatoj de la reĝa gardistaro kaj el ĉaro plene da mezuriloj kaj savoteamo de la Reĝa Akademio de la Sciencoj. Post tritaga marŝado la kolono atingis la Nordtitanan Altvalon kaj retrovis la artobjekton. La soldatoj ĝin levis al la glaciĉaro kaj tiam la kolono ekis la malfacilan malsupreniron.
Die Nachricht von dem Ereignis hatte sich in Windeseile über den gesamten Planeten verbreitet. Mit Lichtsignaltelegrammen wurde die Nachricht in alle bewohnten Siedlungen auf Titan übermittelt. Als die erfolgreiche Expedition nach einer Woche in Titania-Stadt eintraf säumten tausende von Titaniern die Strasse vom Stadttor bis zum Königspalast.
La mesaĝo pri la evento fulmorapide estis disvastigita sur la tuta planedo. Pere de lumtelegramoj la informo estis transsendita al ĉiuj loĝataj setlejoj de la planedo. Kiam la sukcesa ekspedicio post unu semajno atingis Titan-Urbon, miloj da titananoj staris borde de la strato de la urbopordego ĝis al la reĝa palaco.
Das aussertitanische Artefakt wurde in der Eingangshalle der Königlichen Akademie der Wissenschaften aufgestellt und die bedeutesten Wissenschaftler von ganz Titan begannen mit seiner Untersuchung. Die Entdeckung war ein Schock für die ganze Welt: Die Titanier sind nicht allein im Universum! Zahlreiche Philosophen und Dichter mutmassten schon seit Jahrhunderten, dass irgendwo in den Tiefen des Weltalls andere bewohnte Welten existieren könnten. Wenn an einem der seltenen wolkenfreien Nächte der mächtige Saturn mit seinen strahlenden Ringen am Himmel prangte und die einundsechzig Monde das Firmament säumten, dann brachte das die Dichter ins Schwelgen. Doch alle Beobachtungen des Sternenhimmels mit den immer besseren Teleskopen haben bisher bestätigt, dass alle anderen Trabanten des Saturns lebensfeindliche Wüstenwelten waren.
La ekstertitana artfaritaĵo estis ekspoziciita en la enirhalo de ra Reĝa Akademio de la Sciencoj kaj la plej signifaj sciencistoj de tuta Titano komencis la esploradon. La malkovro estis ŝoko por la tuta mondo: La titananoj ne estas solaj en la universo! Multnombraj filozofoj kaj poetoj jam der jarcentoj supozis, ke ie en la profundeco de la kosmo devas ekzisti aliaj loĝataj mondoj. Kiam dum unu de la maloftaj sennubaj noktoj videblis la giganta Saturno kun siaj brilantaj ringoj kaj siaj sesdekunu lunoj en la ĉielo, tiam la poetoj ekrevadis. Sed per la observado de la stelĉielo helpe de la ĉiam pli bonaj teleskopoj nur konfirmiĝis, ke ĉiuj astroj ĉirkaŭantaj Saturnon estis vivmalamikaj dezertomondoj.
Einige Wissenschaftler waren der Ansicht, dass vielleicht in den Systemen eines der anderen Planeten, welche das Zentralgestirn umkreisen, Leben zu finden sein könnte. Da wäre beispielsweise Jupiter. Doch auf seinen Monden könnte Methan höchstens an den Polen in flüssiger Form vorkommen. Das heisst, wenn es auf Jupiters Monden überhaupt Leben gibt, dann muss es sich dabei um äusserst primitive Lebensformen handeln. Die äusseren Planeten Uranus und Neptun sind dann wiederum viel zu kalt, so dass Methan nur in fester Form existieren kann, und bei den inneren Planeten Mars, Erde und Venus und dem vor kurzem entdeckten innersten Planeten Merkur muss es sich um heisse Glutwelten handeln, auf welchen Methan und Ethan nur als flüchtige Gase existieren konnten. Leben in der auf Titan bekannten Form ist da vollkommen undenkbar!
Kelkaj sciencistoj opinias, ke eventuale en la sistemoj de unu el la aliaj planedoj, kiuj ĉirkaŭas la centran stelon, povus ekzisti vivo. Jen ekzemple Jupitero. Sed sur ĝiaj lunoj nur sur la polusoj povus ekzisti metano en flua formo. Tio signifas, se sur la lunoj de Jupitero entute ekzistas vivo, tiam devas temi pri tre simplaj vivoformoj. La eksteraj planedoj Urano kaj Neptuno siavice estas tro malvarmaj, tiel ke metano nur en frostita formo povas ekzisti, kaj la internaj planedoj Marso, Tero, Venuso kaj la antaŭ mallonga tempo malkovrita plej interna planedo Merkuro estas varmegaj ardoplanedoj, sur kiuj metano kaj etano povas ekzisti nur kiel fuĝemaj gasoj. Vivo en la formo konata de Titano tie komplete ne estas imagebla!
Es gibt in Titan-Stadt allerdings eine Wissenschaftlerin namens Manituba, welche schon vor einiger Zeit die irrwitzige Auffassung vertrat, dass Leben vielleicht auf den Glutwelten im inneren Sonnensystem existieren könnte, dies obwohl alle anerkannten Wissenschaftler der Königlichen Akademie der Auffassung waren, dass Leben nur in der habitablen Zone, das heisst in dem schmalen Gürtel der Sonnenumlaufbahn von Saturn möglich ist, in jenem Bereich, in dem die Temperaturen zwischen dem Gefrier- und dem Siedepunkt von Methan lagen und flüssiges Methan, das wusste nun jede kleine Schildkörte, ist die unabdingbare Voraussetzung für die Entstehung des Lebens. Aber eben, Manituba vertrat die verrückte Ansicht, dass im Innern des Sonnensystems vielleicht Lebewesen existierten, die nicht auf Methan und Acetylen, sondern auf flüssigem Eis und Kohlenstoff basieren. Flüssiges Eis schien zumindest auf dem blauen Planet Erde, der allerdings nur mit den sehr guten Teleskopen der Königlichen Akademie auf Mont-Saturn beobachtet werden konnte, in grossen Mengen zu existieren und in der Atmosphäre dieses Planeten schien es grosse Menge von hochgiftigem Sauerstoff in Gasform zu geben.
Vivas en Titan-Urbo tamen sciencistino nomita Manituba, kiu jam antaŭ iom da tempo disvastigis la frenezegan opinion, ke sur la internaj ardomondoj de la sunsistemo eventuale povus ekzisti vivo, kvankam ĉiuj rekonitaj sciencistoj defendis la opinion, ke vivo povas ekzisti nur en la vivebla zono, tio estas en tiu mallarĝa sektoro de la sunorbito de Saturno, tiu sektoro, en kiu la temperaturoj estis inter la fando- kaj bolpunkto de metano, kaj flua metano, tion scias ĉiu eta testudo, estas la nepra kondiĉo por la estiĝo de la vivo. Sed ja Manituba defendas la opinion, ke en la interna sunsistemo eventuale ekzistas vivestaĵoj, kiuj baziĝas ne sur metano kaj acetileno, sed sur flua glacio kaj karbono. Flua glacio ŝajnis amase ekzisti almenaŭ sur la blua planedo Tero, kiun oni tamen nur povas observi kun la bonaj teleskopoj de la Reĝa Akademio sur Mont-Saturno, kaj en la atmosfero de tiu planedo ŝajnas ekzisti granda kvanto de venena oksigeno en gasa formo.
Aber selbst wenn es auf dieser Sauerstoffdampfwelt Leben geben soll: Eis existierte in fester Form lediglich an den Polkappen des Planeten und war bei den auf der Erde herrschenden Temperaturen derart spröde, dass es zur Herstellung von Werkzeugen auf keinen Fall taugen würde. Aber da war nun dieses Artefakt aus Eisen – einem Metall, das auch auf den inneren Planeten des Sonnensystems in fester Form existieren konnte!
Manituba trat daher vor den Königlichen Rat der Wissenschaften und äusserte die Ansicht, dass dieses Objekt der Beweis für ihre Hypothese für Leben auf den inneren Planeten sei: „Dieses Objekt stammt von der Erde! Es handelt sich ganz offensichtlich im einen Roboter und die Tatsache, dass er in seiner Schildkrötenform uns Titaniern ähnlich sieht, beweist, dass es sich bei der vorherrschenden Lebensform auf der Erde ebenfalls um Schildkröten handeln muss. Diese Wesen würden allerdings Sauerstoff atmen und flüssiges Eis trinken und ihr Stoffwechsel würde auf der Basis von Kohlenstoff beruhen. Fazit: Es gibt Leben auf der Erde – wir sind nicht allein im Universum!"
Sed eĉ se sur tiu oksigenvapormondo ekzistus vivestaĵoj: Glacio tie ekzistas en malflua formo nur sur la polusoj kaj en la varmega temperaturo de tiu planedo ĝi estas tiom rompebla, ke ĝi absolute ne taŭgus por la fabrikado de laboriloj. Sed jen tiu-ĉi artfaritaĵo el fero – metalo, kiu ankaŭ sur la internaj planedoj de la sunsistemo povas ekzisti en firma formo!
Manituba tial sin prezentis antaŭ la Reĝa Konsilio de la Sciencoj kaj esprimis la opinion, ke tiu-ĉi objekto estas la pruvo de ŝia hipotezo pri vivo sur la internaj planedoj: „Tiu-ĉu objekto devenas de Tero! Evidente temas pri roboto kaj la fakto, ke ĝia testuda formo similas al ni titananoj, pruvas, ke la reganta vivoformo sur Tero same estas testudoj. Tiuj vivestaĵoj tamen spiras oksigenon kaj trinkas fluan glacion kaj ilia metabolo baziĝas sur karbono. Konkludo: Ekzistas vivo sur Tero – ni ne solas en la universo!"
Einen Kommentar zu diesem Artikel senden|Sendi komenton al ĉi-tiu artikolo
Ihr Kommentar wird nach Prüfung hier publiziert. Es besteht kein Anspruch auf Veröffentlichung und zu lange Kommentare können gekürzt werden. Beleidigende Kommentare werden nicht publiziert und für den Inhalt der Kommentare haftet alleine der Autor. Damit die Kommentare publiziert werden können müssen sie mit Name und Adresse des Absenders versehen werden. Adresse und E-Mail-Adresse der Kommentatoren werden nicht publiziert.
Via komento post kontrolo estos publikigita ĉi-tie. Ne ekzistas rajto al publikigo kaj tro longaj komentoj povas esti mallongigitaj. Ofendaj komentoj ne estos publikigitaj kaj pri la enhavo respondecas sole la aŭtoro. Por ke komento povas esti publikigita, devas esti indikita nomo kaj adreso de la sendinto. La adreso kaj retadreso de la komentantoj ne estos publikigitaj.