Mehr Frauensport am Fernsehen | Pli da ina sporto en televido
Es ist leider eine Tatsache, dass dem Männersport am Schweizer Fernsehen deutlich mehr Sendezeit als dem Frauensport eingeräumt wird. Dies gilt insbesondere für die beliebten Massenteamsportarten wie Eishockey und Fussball. So werden die Qualifikationsspiele der Männer für die Fussball-EM und –WM jeweils in voller Länge übertragen, während beispielsweise der 5:0-Sieg der Schweizer Frauen über Israel für die WM-Qualifikation vom 12. Februar 2014 dem Schweizer Fernsehen gerade einmal eine Kurznachricht wert war! Dass je ein Fussballspiel der Frauen in der Nationalliga A am Fernsehen übertragen worden ist, daran mag ich mich nicht erinnern, und Mädchen, die auf hohem Niveau Fussball oder Hockey spielen möchten werden noch immer kaum ernst genommen.
Estas bedaŭrinde fakto, ke la vira sporto ĉe la Svisa Televido ricevas signife pli longan sendotempon ol la ina sporto. Tio precipe validas por la ŝatataj amasskipsportoj kiel glacihokeo kaj futbalo. Ekzemple estas sendataj la kvalifikaj ludoj por la eŭropa kaj monda futbalĉampionado de la viroj en kompleta longeco, dum la 5:0-venko de la svisa ina futbalskipo kontraŭ Israelo de la 12-a de februaro 2014 estis menciita de la Svisa Televido nur en etmesaĝo! Ke iam futballudo de la nacia ligo A de la inoj estis montrata ĉe la televido, tion mi ne memoras, kaj knabinoj, kiuj deziras futbal- aŭ hokeludi je alta nivelo ankoraŭ daŭre ne estas konsiderataj serioze.
Solange dem Frauensport bei den staatlichen Fernsehanstalten nicht gleiche Beachtung geschenkt wird wie dem Männersport, wird der Frauensport immer nur Hobby bleiben und wird den Frauen im Sport die Gleichberechtigung verwehrt bleiben. Erst dann, wenn Männer und Frauen in allen Lebensbereichen gleiche Rechte und Pflichten haben, wird unsere Gesellschaft die Stufe der Reife erreicht haben, welche die Grundlage für eine gerechtere Welt bildet. Der Sport mag hier scheinbar nur ein Nebenschauplatz sein, aber der Sport ist ein deutliches Abbild unserer Gesellschaft und die heutige Haltung zeigt, dass Frauen noch immer nicht ernst genommen werden. Das muss sich ändern. Aus diesem Grunde habe ich im Faceboock die Gruppe "Mehr Frauensport am Schweizer Fernsehen gegründet" und ich rufe alle meine Freunde und Freundinnen auf, sich dieser Gruppe anzuschliessen!
Dum la ina sporto ĉe la ŝtataj televidoentreprenoj ne ricevas la saman atenton kiel la vira sporto, la ina sporto ĉiam restos nur hobio kaj la inoj ne akiros egalrajtecon en la sporto. Nur tiam, kiam viroj kaj inoj en ĉiuj vivokampoj havas samajn rajtojn, nia socio akiros la nivelon de matureco, kiu estos la bazo por pli justa mondo. La sporto ŝajne estas nur flanka kampo en tiu lukto, tamen la sporto estas signifa spegulo de nia socio kaj la akutala sinteno montras, ke inoj daŭre ne estas konsiderataj serioze. Tio devas ŝanĝiĝi. Pro tio mi fondis en vizaĝlibro la grupon "Pli da ina sporto ĉe la Svisa Televido" kaj mi alvokas ĉiujn miajn geamikojn aliĝi al ĉi-tiu grupo!
Einen Kommentar zu diesem Artikel senden|Sendi komenton al ĉi-tiu artikolo
Ihr Kommentar wird nach Prüfung hier publiziert. Es besteht kein Anspruch auf Veröffentlichung und zu lange Kommentare können gekürzt werden. Beleidigende Kommentare werden nicht publiziert und für den Inhalt der Kommentare haftet alleine der Autor. Damit die Kommentare publiziert werden können müssen sie mit Name und Adresse des Absenders versehen werden. Adresse und E-Mail-Adresse der Kommentatoren werden nicht publiziert.
Via komento post kontrolo estos publikigita ĉi-tie. Ne ekzistas rajto al publikigo kaj tro longaj komentoj povas esti mallongigitaj. Ofendaj komentoj ne estos publikigitaj kaj pri la enhavo respondecas sole la aŭtoro. Por ke komento povas esti publikigita, devas esti indikita nomo kaj adreso de la sendinto. La adreso kaj retadreso de la komentantoj ne estos publikigitaj.